Malfermita aliro | ||
---|---|---|
Emblemo de Open Access (Malfermita aliro), originale desegnita de Publika Biblioteko de Scienco. Apenaŭ oficiala emblemo ne ekzistas, organizoj estas liberaj elekti la embleman stilon ke plej bone subtenas ilian vidan lingvon. Aliaj emblemoj estas ankaŭ en uzo (vidu Signalanta OA-ness).[1] | ||
grupa ago socia movado politiko restrikto de atingo | ||
senpage legebla | ||
Malfermita aliro (angle open access aŭ akronime OA) estas aro de principoj kaj serio da praktikoj, per kiuj esploro-rezultoj estas rete distribuataj senkoste aŭ liberaj de ĉiuj aliro-baroj kaj liberaj de multaj restriktoj pri la uzo (ekz. certaj kopirajtoj kaj licencaj restriktoj)[2] en formo libera (Krea Komunaĵo, ktp ) aŭ laŭ unu el la skemoj de intelekta propraĵo.
Malfermita aliro estas ĉefe uzata por elekti artikolojn en akademiaj revuoj fare de (kolegaj) reviziantoj (angle: peer reviewed research literature)[3]. kvankam ĝi ankaŭ povas esti aplikata al ĉiuj formoj de aperinta esploro, konferenca papero, tezo[4], libroĉapitro[5], monografio[6] kaj bildo[7].
La apero de malfermita scienco aŭ malfermita esplorado estigis kelkajn kontestatajn kaj arde diskutitajn temojn.
Vasta publika aliro al la Tut-Tera Teksaĵo (Interreto) en la lastaj 1990-aj jaroj kaj fruaj 2000-aj jaroj stimulis la movadon pri malfermita aliro kaj instigis ambaŭ la verdan OA pri mem-akĥvigo de artikoloj el revuoj sen malfermita aliro kaj la kreon de revuoj kun ora OA (malfermita aliro).
Tradicie revuoj kiuj ne donas malfermitan aliron, ofte paperaj eldonaĵoj fare de akademiaj eldonistoj, faras eldonkostojn kiujn ili volas rekuperi pere de abonoj, retejaj permesiloj aŭ pagoj-po-vido. Kelkaj revuoj kiuj ne donas malfermitan aliron tamen foje provizas malfermitan aliron post embarga periodo de 6–12 monatoj aŭ pli longa[8].